انتقل إلى وضع عدم الاتصال باستخدام تطبيق Player FM !
Sojle de la 2025-a jaro
Manage episode 460217285 series 88957
La 2025-a jaro aŭguriĝas kiel jaro de gravaj eventoj en la mondo, en Pollando. En la komenciĝanta jaro atendas nin esencaj iniciatoj kaj decidoj, kiuj influos politikon, ekonomion. La 1-an de januaro 2025 Pollando tranprenis la prezidadon en la Konsilio de la Eŭropa Unio. La gvidideo de la pola prezidenteco estas „Eŭropo – sekurecon!”. Ĝi rilatas al sekureco diversdimensia – de ekstera tra energetika kaj ekonomia ĝis nutraĵa, sanprotekta, informadika kaj interna.
Ekde la 1-a de januaro 2025 Bulgario kaj Rumanio eniris la sferon Schengen. Tio signifas forigon de la kontinenta limkontrolo kun ĉi tiuj landoj, ebligonta liberan moviĝon de personoj, varoj kaj servoj inter ili kaj la ceteraj ŝatatoj el Schengen-sfero. La 20-an de januaro 2025 Donald Trump estos ĵuroficigita kiel la 47-a prezidento de Usono, inaŭguronte sian duan prezidentan oficperiodon. En Eŭropo Germanio en februaro elektos novan Bundestag, kio influos kiu fariĝos nova germana kanceliero. En majo en Pollando devos okazi la prezidentaj balotoj, en kiuj poloj elektos la sekvanton de Andrzej Duda, kiu finas la 2-an oficperiodon. En Pollando organiziĝas la civitana movado defendanta demokration, Movado por Protekti la Balotojn. En novembro 2025 en Belém, Brazilo okazos la 30-a Konferenco de la Flankoj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri klimato. Belém estis elektita kiel aparta loko por reliefigi la ŝlosilan signifon de ĉi tiu regiono por la monda klimato.
El la elsendo 05.01.2025. Legas Milada kaj Krystyna – 02′ 32″
https://pola-retradio.org/wp-content/uploads/2025/01/w_msz_kg_Sojle-de-la-de-2025_0232.mp3930 حلقات

All episodes
×مرحبًا بك في مشغل أف ام!
يقوم برنامج مشغل أف أم بمسح الويب للحصول على بودكاست عالية الجودة لتستمتع بها الآن. إنه أفضل تطبيق بودكاست ويعمل على أجهزة اندرويد والأيفون والويب. قم بالتسجيل لمزامنة الاشتراكات عبر الأجهزة.